Kondiĉoj

Vi partoprenas la aranĝon je vie propra respondeco kaj danĝero. Tio inkluzivas ankaŭ damaĝon de sano aŭ posedaĵoj, kaŭzita de vi mem aŭ de alia persono. La organizantoj ne transprenas respondecon pri damaĝoj de ajna tipo.

Nek la sendado de la aliĝilo nek la aŭtomata konfirma mesaĝo de la aliĝo signifas akcepton de la mendo de la organizantaro. Via pagdeviga aliĝo validas post persona konfirma mesaĝo de la IJK Administrado.

Antaŭpago transdoneblas al alia persono, kiu ankoraŭ ne antaŭpagis. En kazo de malaliĝo, antaŭpago nur repageblas se vi antaŭpagis pli ol 30€ – tiukaze redoneblas via antaŭpago minus 30€.

En kazo de klara miskonduto dum la aranĝo la organizantoj havas la rajton ekskludi vin de la aranĝo kaj tereno.

Ŝanĝi vian mendon de manĝo aŭ loĝprefero estas ĝis 20.07.2015 senpage. Ŝanĝoj post tiu dato estas daŭre eblaj (laŭ disponebleco) sed kostas 5 EUR je ŝanĝo.

IJK estas publika junulara aranĝo dum kiu oni ankaŭ fotas kaj filmas. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn plej malfrue kiam vi subskribas ĉi tiun regularon (en la aliĝilo).

IJK estas junulara aranĝo, dum kiu oni festas ankaŭ nokte. Tio fakto povas ankaŭ dumnokte esti aŭdebla en via ĉambro.

En la IJKejo estas strikte malpermesita fumi. Ekster la domo estas markitaj 4 lokoj kie eblas fumi. Se vi kaŭzas ŝaltiĝon de fajroalarmo (kio tuj vokas fajrobrigadon) vi devos pagi la kostojn.

Se unu aŭ pliaj de tiuj kondiĉoj estas nevalida aŭ neefika, la efikeco de la aliaj kondiĉoj ne estas influita de tio.

Validas la leĝoj de la Federacia Respubliko Germanio.