Kiel alveni?

La junulargastejo en kiu la IJK okazos, troviĝas en Wiesbaden, Germanio. La adreso estas:

Jugenherberge Wiesbaden
Blücherstr. 66-68
65195 Wiesbaden

La koordinatoj estas:

Latitudo: 50° 4' 52,99"
Longitudo: 8° 13' 13,84"

Fluge

Fluge al Frankfurt (FRA):

Iru al la Terminalo 1 kie troviĝas la stacidomo. De tie vi prenu la rektan trajnon (S8 aŭ S9) al "Wiesbaden Hbf", daŭras proksimume 45 minutojn. Biletoj aceteblas en vendmaŝinoj kaj kostas por unufoja veturo 4,55€ (plenkreska homo pli ol 15 jar-aĝa) kaj validas por la buso en Wiesbaden ĝis la IJK-ejo.

Fluge al Frankfurt-Hahn (HHN):

Veturu per buso al Mainz aŭ Frankfurt kaj de tie trajne al Wiesbaden.

Trajne

Vojaĝu trajne al „Wiesbaden Hbf“. Por trovi taŭgajn trajnojn, rigardu la paĝon: www.bahn.de

Buse

Iru ekster la ĉefa stacidomo de Wiesbaden al la buskajo „B“, kiu situas kontraŭflanke de ĉefa strato antaŭ la stacidomo (vi devas sekvi la ŝtuparon suben kaj uzi la tunelon celante la alian flankon iom maldekstren).
Prenu la buson numero 14 ĝis „Gneisenaustraße“ [Gnajzenaŭ-ŝtrase], la veturo daŭras ĉirkaŭ dek minutojn. De tie iru ankoraŭ kelkajn metroj supren kaj tie troviĝas la junulargastejo.
Biletoj aĉeteblas ĉe la kajo (aŭ ĉe la busŝoforo se la tempo mankas) kaj kostas por unufoja veturo 2,70€ (plenkreska homo pli ol 15 jar-aĝa).
Por trovi taŭgajn busojn, rigardu la paĝon: www.bahn.de