Programo

Taga programo

Ĝi kutime konistas el lecionoj, prelegoj, atelieroj kaj kursoj. Ankaŭ de vi dependas kiel ĝi aspektu! Diversaj programeroj apartenas al unu el kvar ĉefaj tipoj: tema, distra, movada kaj novula. Pli da informoj

Vespera programo

Vespera programo konsistas de vesperaj koncertoj, nokta dancado, trinkeja kaj gufuja amuziĝo.Pli da informoj

Kontribuu ankaŭ vi!

Se vi spertas aŭ fakas pri io interesa, mojosa, kial vi ne proponu programeron? Vi povas prelegi, gvidi kurson, gvidi trejnadon, atelieron aŭ simple diskutrondon! Se al vi plaĉas la ideo kontribui al la programo, sendu retmesaĝon informante:

  1. La temo de via kontribuo
  2. Planata tempo-daŭro (ekz: unu-foja, du-foja, matene, vespere, duonhora, unuhora…)
  3. Kion vi bezonas por via programero (tendo, salono, projekciilo, tabulo, paperoj, skribiloj, muzikludilo, mikrofono, kandeloj, seĝoj, ktp.)