Taga programo

Tema programo

Temo de ĉi IJK estas Tutmonda justeco: ni volas rigardi al la afero el diversaj flankoj kaj ekkoni viajn opinioj pri juĝa, lingva kaj socia justeco. Ĉu justeco entute ekzistas? Kiel ni komprenu ĝin nuntempe? Kiel ni kontraŭstaru maljustecon en nia ĉiutaga vivo? Ĉion tion kaj multon ni provos tuŝi dum temaj programeroj.

Movada programo

Ĉu vi volas ekscii kiel pli engaĝiĝi en la movado en via lando? Ĉu vi volas ekagi tutmonde kun TEJO? Aŭ eble vi volas auskulti pli novaj projektoj kaj proponi propran? Dum movada programo vi havos oportunon paroli kun aliaj TEJO-anoj kaj lerni pli pri esperanta movado ĝenerale. Krome dum la IJK kunsidas la komitato de TEJO, ĝia supera organo.

Distra programo

Tio ĉi estas programeroj kiuj celas amuzigi kaj bonetosigi la kongreson. Distra programo konsistas el sportaj programeroj, manlaboroj kaj diversaj kursetoj dum kiuj spertuloj dividas sian konon kaj scion kun partoprenantoj.

Novula programo

Por tiuj el vi kiuj partoprenas grandan internacian kongreson la unuan fojon ni preparas novulan programon kiu celas enkonduki vin al esperanta kulturo kaj etoso sed ankaŭ kuraĝigi vin kaj plifaciligi kontakton kun pli spertaj esperantistoj.