Vespera programo

La 71a IJK en Wiesbaden montros al vi la artan diversecon de la muziko en Esperantujo. Ni nuntempe preparas por vi buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko! Respondecas por la vespera programo Leo S. (konata kiel DJ Leo) kaj Jonas M. (Jonny M), ambaŭ estas jam konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de azio tra eŭropo ĝis sudameriko. Gravas al ni ke vi ĝuas la koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito. Nia esperanta mondo fakte havas sufiĉe da taŭgajn muzikistojn kaj la plej utilajn ni kunigas por vi.

Krom la koncertoj ni ofertas al vi ankaŭ la kutimajn noktajn programerojn: En la drinkejo vi povas gustumi diversajn trinkaĵojn - inter alie refreŝaĵojn, altkvalitan germanan bieron kaj aliajn alkoholaĵojn. La Gufujo estas la ĝusta loko por trankviliĝi en paca etoso kaj ĝui diversajn specojn de teo. Kaj laste la kinejo. Tie estas montrataj filmoj kun esperantaj subtekstoj aŭ eĉ esperantaj voĉoj.

Sole la vespera programo jam estas sufiĉe da kaŭzo por veni, do nepre aliĝu! Se vi havas ideojn por plidiversigi la vesperan kaj noktan programon - skribu al ni.

The Heroine Whores

„The Heroine Whores“ estas grupo el Lepsiko, Germanujo. Ili ludas esencan grunĝ-muzikon sen dekoracioj, kio mirigas la aŭskultantojn. En 2011 ili publikigis ilian unuan albumon „Caution: Contains Confusing Calm“ kun la eldonejo „Projektil Records“, du jaroj poste venis la albumeto „B.E,N!“.

La aktuala grupo konsistas el Martin, Sandra kaj Tarcy. Ĉijare ili plidiversigas nian programon per ilia tute alia stilo!

Jonny M

Post liaj verkoj "Pli ol espero", "Regestilo" kaj unu kanto en la "HipHopa Kompilo", Jonny M vojaĝis jam multe tra la mondo. Tokio kaj Brazilo estas du lokoj, en kiuj li koncertis - la lasta estis eĉ en la lasta IJK!

Post lia albumo „In Natura“, kio estis en la germana, li nun diligente laboras denove por esperanta albumo... Nun li koncertas en sia nacia lando dum la IJK en Visbadeno – antaŭgoju!

JoMo

JoMo estas unu el la plej konataj kaj mojosaj artistoj en esperantujo. Li loĝas en Tuluzo kaj estas Esperantisto ekde 1988, muzikon li eĉ faris pli frue. JoMo eldonis jam multajn albumojn en nia komuna lingvo kaj estas unu el la steluloj, kiujn ni povas prezenti al neesperantistoj, kiam ni volas montri al ili nian kulturon!

Ni estas tre feliĉaj ke li venos al nia bonega renkontiĝo kaj festumigos nin la tutan nokton!

DĴ Leo

Por DĴ Leo, Esperanto estas unu el la lingvoj kiujn li parolas ekde sia naskiĝo. Sed la alian aferon, kiun li komencis ĵus kiam li ekpovis uzi siajn manojn estas diskĵokeumi. Ekde tiam, li estas unu el la plej mojosaj kaj diversstilaj esperanto-DĴoj en la mondo!

Ne nur kiel DĴ li multe varolas por Esperantujo, ankaŭ kiel organizanto li estis ege laborema kaj helpis en la germana esperantojunularo (GEJ), dum la JES kaj kunorganizis eĉ renkontiĝojn en Japanio. Ni estas fieraj ke li ludos multfoje dum la IJK en Visbadeno...

Initials dc / Inicialoj dc

La pluringva projekto inicials dc / inicialoj dc estis starigita en 2003 en Frankfurto de la franca artisto Eric Languillat. Dum la jaroj, li produktis multajn popalbumojn en la franca, germana, angla kaj Esperanto.

Li koncertis jam ofte dum la JES, en germanaj esperanto-renkontiĝoj, do estis tute klara ke ni invitu lin koncerti ankaŭ en la granda IJK en tiu ĉi lando!

Ŝanĝo

La ensemblo prezentas muzikon kaj dancon laŭ fluo de Mond-Muziko. La 6an de junio, eldonkvante de "Iberia Records / Lou Rocked Boys" aperis albumo titolita "Zmiana Wibracji Ziemi" (Ŝanĝo de Terglobo-Vibrado), kiu prezentas ligon de la kosmaj dimensioj kun plena de mistikismo genta naturo de la homo. La muzikan tavlon de la KD-disko formas kolor-paletro de la etnaj muzikiloj el la tuta mondo en areolo de modernaj kampofonoj kaj sekcio de liber-ĵazaj ritmoj. La takton pliriĉigas grupo de mondvojaĝantoj "Foliba", kiu specialiĝas en la dancaj tradicioj de la okcidenta Afriko. Nia ensemblo: Kamil Rogiński, Ju Ghan, Łukasz Dembiński, Aneta Szlacheta, Sławek Janus, Darek Mikłasz, Tomasz Lewiński, Bogusz Stępak

Sepa kaj Asorti

Muzikgrupo "Sepa kaj Asorti" fondiĝis en la jaro 1992 kun ĝeneralaj stiloj - country, blues, folk, rock, en la lingvoj rusa, litova, angla, esperanto. Ili Aranghis muzikstudion, videostudion kaj eldonejon en 1995. Prezentiĝis esperante ekde 1992 gxis hodiaŭ, Asorti kaj sepa jam estas delonge viva grupo.

Ili eldonis kasedojn "Se povus mi" 1993," Ni denove renkontiĝos" 1995, "Edgar+Asorti" 1995, diskojn "Lernejaj amikoj" 2005," Kantu kune" 2007, "Verda Hejmo" 2009, "Espero" 2013.

42

Tiu numero ne nur estas la respondo por ĉio, sed ankaŭ la rokgrupo de la fratinoj Hanne kaj Helen kun gastmuzikistoj (La Okulvitroj!). Ili ne volas difini iun muzik-stilon, do tial ili ludas ĉion kio al ili plaĉas en la angla kaj en esperanto. La plej grava afero: rokas. Se vi ankoraŭ ne vidis ilin che JES, vi espereble ekŝatos ilin je ilia venonta koncerto.